La Misio de Solidareca Bona Volo
1. Prizorgado de orfoj kaj forlasitaj infanoj
SBV edukas, nutras kaj subtenas la sanon de 28 lernantoj, 11 kiuj estas en la bazlernejo kaj 17 kiuj studas mezlerneje. Ankaux 14 junuloj kiu ne plu lernejas, estas ankoraux en nia zorgo. 2 studas universitate. Renkontu ilin ĉi tie! 2. Batalado kontraŭ Malsato SBV estas membro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, Esperanto-parolantaj organizo. Ŝatinte la celojn de tiu asocio pri mondacivitaneco, nia asocio havis projektojn pri kokobredado kaj vendo de nutraĵo. 3. Promocio kaj Instruado de Esperanto Ĉiun dimanĉon la orfoj partoprenas en Esperanto-kurso en la Domo de Frateco (la hejmo de nia prezidanto, Alexis) kaj sabate estas kurso por interesitaj plenkreskuloj. Per subtenado de Aŭstralia samideano, SBV esperas baldaŭ havi oficejon por instruado kaj aliaj formoj de lernado. 4. Protektado kaj Antaŭenigo de Homaj Rajtoj SBV partoprenis en 2006 en konsciigan kampanjon por rifuĝintoj de milito en la rifuĝintejo MUGUNGA. La asocio parolis kun rifuĝintoj pri la graveco de Esperanto kaj la respondecoj de rifuĝintoj al la paco en la provinco de Norda Kivu kaj DRK ĝenerale. Tiu kampanjo estisaranĝita kunlabore kun lokaj organizo ADCOP (Asocio por la Paco) En Katana vilagxo, Suda Kivu, SOLIDARECO bonvolon, RECIM kaj SMAE aranĝis seminarion pri Homaj Rajtoj. La temo estis <Homaj Rajtoj: Ŝlosilo al Demokratio kaj Disvolviĝo de la Mondo> 5. Pruntdonado por Sendependeco Kiam eblas, SBV pruntdonas malgrandajn sumojn al membroj kaj aliaj por ekstari komercajn projektojn por plibonigi la vivon malgraŭ la preskaŭ ĉie kaj ĉiam manko de dungado ebla en Goma. Vidu pli. |